Diskuse s wikipedistou:Jan Pospíšil/Archiv 5

Obsah stránky není podporován v jiných jazycích.
Přidat téma
Z Wikipedie, otevřené encyklopedie
...Wikipedie:Hlasování o smazání/Wikipedista diskuse:Jan Pospíšil/Archiv 5

PROSÍM VYMAZAT TUTO STRÁNKU, PROTOŽE TENTO JIŽ UKONČENÝ SPOR SE NEVZTAHUJE K ČESKÉ VERZI WIKIPEDIE, ANI K ŽÁDNÉMU ČLÁNKU, KTERÝ JE ZDE. DĚKUJI. Petro 28.Jun 2006 08:10 (UTC)

Vyjádření pana Pospíšila, protože nereaguje na mé e-maily ohledně vymazání této stránky. V esperantské vikipedii tyto stránky byly již vymazány, neboť tento spor byl již ukončen.

Zde je zmíněné vyjádření:

Kara sinjoro Petro Tomašovský, mi kun ĝojo akceptas vian pardonpeton kaj ke vi decidis malkabei. Mi nur tristas, ke vi tamen ne venis al la proponata kunveno. Mi atendis multe pli longe sur la loko, pri kiu ni parolis, ol estis interkonsentite. Mi petas ankaŭ vian pardonon, por ĉiuj momentoj, dum kiuj vi konsideris miajn redaktajn intervenojn en la artikolo Maria Teresia kiel miajn personajn atakojn. Mi neniam intencis ataki vin. Mi nur atentigadis pri la neneŭtrala teksto kaj tute ne intencis tuŝi vian personon. Ankoraŭfoje mi petas vian pardonon kaj dankas al vi por via pardonpeto. Mi esperas (ja mi estas esperantisto), ke ni tamen iam venonte persone kunvenos, kaj ke ni kapablos ekde nun kunlabori. --Jan 13:46, 23. Aŭg 2005 (UTC)

Laste redaktita je 13:46, 23. Aŭg 2005. La enhavo estas havebla sub GNU Free Documentation License.

Jan Pospíšil



Postulo de Jan Pospíšil, ke Petr Tomašovský petu pardonon pro liaj insultoj[editovat zdroj]

Sinjoro Petr Tomašovský rifuzis konstruktive diskuti pri diskutenda temo de Maria Teresia kaj plurfoje vulgare insultis min. Jen reago de kolego Petro:

17:20, 29. Jul 2005 (historio) (malsamoj) Vikipediista diskuto:Petr Tomasovsky (Mi forigis skribadon de maljunulo, eble li ne scias, kiomjara mi estas.)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Petr_TOMAŠOVSKÝ
Petr TOMAŠOVSKÝ
El Vikipedio, la libera enciklopedio.
Kategorioj: Ĉeĥaj esperantistoj
Petr TOMAŠOVSKÝ naskiĝis en Ĉeĥoslovakio (hodiaŭ Ĉeĥa respubliko) en la jaro 1964….
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jan_POSPÍŠIL
Jan POSPÍŠIL
El Vikipedio, la libera enciklopedio.
Kategorioj: Terminologio
Ĉeĥaj esperantistoj, Terminologio
Jan POSPÍŠIL (naskiĝis 1954) estas ĉeĥa esperantisto, inĝeniero, aktivulo de Scienc-teĥnika sekcio de ĈEA….

Tial mi postulas denove, nun publike, ke kolego Petro respektu la WikiEtikon, kaj faru tion, kion decaj homoj faras, kiam oni iun insultis.



Jen la teksto, kiun kolego Petro forigis:

Pax vobiscum, Petrus[editovat zdroj]

Tiel, aux simile Sxalom alejhxem, Kefas“ salutus vin la majstro Zamenhof, antaux ol li kreis la internacian lingvon, cxar li estis profunde kredanta je Dio. Tial li stampis al Esperantismo la sigelon de pacamo. Tial cxia ajn vulgarismo, insulto kaj malbonintence ofenda ago estas rekta peko kontraux Esperanto.

Vi pekis kontraux la moralo[editovat zdroj]

1-e Cxu mi permesis, ke vi ci-diru al mi? Cxu tio decas ci-diri al pli agxa homo?

2-e Cxu vi kutimas anstataux argumentoj vulgare insulti homojn?

3-e Ekzistas la artikolo Vikipedio:Vikietiko – cxu vi legis gxin? Cxu vi identigxas kun la reguloj, aux

cxu vi plu identigxas kun la punktoj
sub 1-e (ci-dirado) kaj
sub 2-e (nomi siajn kolegojn en Vikipedio stultuloj)?

4-e Cxu vi pretas pardon-peti viajn insultojn kontraux mia persono?

En standardaj Vikipedioj oni blokas la IP-adreson de la vulgarulo por certa tempo, aux por cxiam.

Vi pekis kontraux Viki-pedio[editovat zdroj]

1-e Vikio estas la publika loko, kiu ebligas al cxiuj redakti cxion. Kiu ajn vidas eraron, tiu korektu. La savita teksto estas cxies proprajxo. Neniu povas arogi al si la rajton, ke gxi estas „lia artikolo“. Cxar tiu cxi enciklopedio estas kolektiva verko sub kopilefto – neniu havas la kopirajton. Se ekzistas raciaj argumentoj, estas nenormale, se iu defendas „sian artikolon“ kontraux korektiga redakto.

En la cxehxa kaj en la angla vikipedioj ekzistas la Regulo de tri revertoj (la gxenerala regulo por cxiuj vikipedioj, cxar temas pri unusola multlingva projekto) – kiam okazas t.n. Redaktomilito, la administrantoj sxlosas la artikolon kaj instigas la diskutantojn (ne konfuzu diskuton kun kverelo) al pli da argumentoj kaj helpi solvi la situacion.

2-e Enciklopedio estas pri artikoloj, t.e pri kompletaj frazoj pri la temo, kun cxiuj eblaj klarigoj. Tio estas pro tio, ke estontaj legantoj rigardas la enciklopedion, cxar oni sercxas informon. Se oni anstatauxigas artikol-tekston per vulgarismo, ekz. kiel vi uzis la vortojn „Sxi nur koitis ktp…“, tion oni en Vikipedio nomas vandalismo, kaj la puno estas blokigo de via IP-adreso. Tiel okazas en Vikipedioj, kie bone funkcias la administrantoj.

Viaj personaj mesagxoj[editovat zdroj]

Dankon por via zorgo pri mia mensa sano. Mi estas certa, ke mia korpa kaj mensa sano estas en perfekta ordo.

Mi havas gxeneralan rekomendon: cxiu zorgu mem pri sia propra sano.

Demandoj al viaj akuzoj[editovat zdroj]

1-e Per kiuj vortoj mi kritikis ion? Kiam kaj kie?
2-e Per kiuj vortoj mi kritikis vin persone? Kiam kaj kie?

Reen al la laboro[editovat zdroj]

1-e Se Maria Tereza Auxstria estis imperiestrino, ekde kiam gxis kiam?
2-e Kiu elektis sxin imperiestrino?
3-e Kiam kaj kie sxi estis kronita kiel imperiestrino?
4-e Cxu sxi regis la Sanktan Romian Imperion?
5-e Kiu estis la teritorio de la Sankta Romia Imperio (SRI)?
6-e Kiu estis la teritorio, kiun regis Maria Tereza?
7-e Cxu la titolo Imperiestro implicas, ke la persono regas la teritorion SRI, aux cxu gxi estis nur honora titolo?
8-e Kiun titolon havis sxia edzo, kaj kiun teritorion li regis?
9-e Kiu estis cxehxa regxo inter 1740 kaj 1745? Kaj kiu estis la Imperiestro de SRI inter 1740 kaj 1745?
10-e Kiel oni povas klarigi la strangan situacion, ke Maria Tereza estis alparolata „imperiestrino“ kaj samtempe ecx unu listo de la imperiestroj de SRI (laux multaj fontoj) ne entenas sxian nomon?
11-e Cxu ekzistas diferenco inter „havi la titolon de imperiestro“ kaj „regi kiel imperiestro“?
12-e Cxu la simpla transskribo „sxi estis imperiestrino“ ne implicas, ke „sxi regis kiel imperiestro“ kaj ankaux „sxi regis la teritorion de la Sankta Romia Imperio“? Cxu ne decas klarigi, ke tiuj cxi modernaj implicoj ne estas vero, ke pli proksime oni estas al la vero, ke sxi havis nur la titolon pro sia edzo, kiu regis kiel Imperiestro de SRI, cxar nur li estis dum sxia tempo elektita tia?
13-e Cxu vi jam montris siajn sekretajn literaturajn fontojn en ==Literaturo== de la artikolo Maria Teresia? Cxu cxiu hazarda leganto de la artikolo, kiu volas verigi viajn informojn, devas nepre „diligente sercxi en la bibliotekoj“, kiel vi rekomendas? - la legonto de Vikipedio sercxas cxi tie relevantajn informojn, ne rekomendojn, ke „oni dilegente sercxu“. Vi riskas, ke cent hazardaj legantoj ne faros tion, sed cent foje oni algluos la sxablonon {{neneuxtrala}} al „via“ artikolo! Tion oni nomas NPOV (Neutral Poin of View). Estas bone havi en la memoro sekvan manualon: Vikipedio: Manualo por apliko de NPOV.

Viaj rekomendoj[editovat zdroj]

Vi rekomendis al mi plurajn agojn, kiujn mi faru kaj ne faru. Vi estas ankoraux tro juna kaj agas tial ankoraux nesagxe, tial viaj rekomendoj estas absolute malutilaj. Kiam vi havos miajn 50 jarojn, esperable vi komprenos plurajn aferojn, kiujn, malgraux vi legas, tamen ne komprenas. Estu certa, ke pli aux malpli frue vi cxesos fanfaroni kaj ekhontos pro tio, kion vi lastatempe produktis kontraux bonaj moroj.

Ite missa est[editovat zdroj]

--Jan 15:16, 29. Jul 2005 (UTC)